.....Ĉu pravas prezenti lin kiel ≪ la unuan el la ekologoj ≫ ?
Ĝ. K. – Jes, li estas pioniro de la politika ekologio, ĉar li bone vidis la neceson solvi la sociajn kaj ekologiajn problemojn laŭ granda skalo, per vera politika revolucio kaj ekonomika sanĝo de la socio. Li povas esti konsiderata ankaŭ kiel la unua granda socia ekologo, ĉar li ampleksigis la socian geografion ĝis kompleta percepto de la mondo, kiu priskribas la intiman rilaton inter sociaĵoj kaj ekologiaĵoj.....
Publikita de http://ttt.satesperanto.org/
http://satesperanto.org/PRI-ELISEE-RECLUS-ELIZEO-REKLUZO.html
En "L’homme et la Terre" (La homo kaj la Tero) aperis liaj opinioj pri la internacia lingvo (D-o Esperanto) (p. 467 kaj 468 de la sesa volumo).
"Jam la nombro de adeptoj, kiuj suriris la vojon de la praktika
realigado estas tiel notinda, ke ĝi iom modifis la poŝtan statistikon.
Nur dek jarojn post la naskiĝo de Esperanto, tiuj, kiuj uzas ĝin per
leterinterŝanĝoj, preterpasus 120 000. Kiom da gentaj lingvoj en Afriko,
en Azio, en Ameriko kaj eĉ en Eŭropo ampleksas multe pli modestan
nombron da parolantoj ! La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la
lingvo penetras eble eĉ pli multe en la popolamasojn ol en la superajn
klasojn laŭdire inteligentajn. Tio estas ke, unuflanke, la sento de
internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon,
sento kiu renkontiĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, kontraŭaj al
ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla
ol iu ajn alia lingvo, sin prezentas unue al la laboristoj havantaj
malmulte da libera tempo por studi. Oni tamen rimarkas ke la plimulto el
la intelektuloj, ĉe la malgrandaj nacioj de sud-okcidenta Eŭropo,
edukitaj al uzo de tre malmulte disvastigita lingvaĵo, devigataj turni
sin al centra kaj okcidenta Eŭropo, strebas adopti Esperanton, kvankam
ĝi estas ankoraŭ malriĉa por scienca uzado, mirigitaj pro la rimarkindaj
avantaĝoj, kiujn ĝi havigus al ili por tuja interrilatado kun la
okcidenta civilizacio.
Kurioze, jam vaste uzata estas tiu nova lingvo ; ĝi funkcias kiel organo de la homa penso, dum ĝiaj kritikantoj kaj kontraŭuloj ripetas ankoraŭ kiel arda vero ke la lingvoj neniam estis artefaritaj kreaĵoj kaj devas naskiĝi el la vivo mem de la popoloj, de ilia intima genio. Kio estas vera, tio estas ke la radikoj de ĉiu lingvaĵo estas fakte eltiritaj el primitiva fonto, kaj Esperanto estas pri tio, per sia tuta vorttrezoro, nova kaj nekontestebla ekzemplo, sed ke tiuj radikoj povas esti inĝenie nuancitaj laŭ plej rekta maniero, same kiel oni faris por ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj ; tiurilate, esceptoj forestas : ĉiuj fakuloj havas sian apartan teknikan lingvaĵon. La inventinto de Esperanto kaj tiuj, kiuj en ĉiuj landoj de la mondo donis al ĝi viglan apogon, neniel deklaras la ambicion anstataŭi la aktualajn lingvojn kun ilia tiel longa kaj bela pasinteco de literaturo kaj de filozofio ; ili proponas sian aparaton [ilon, instrumenton] de komuna interkonsento inter la nacioj kiel simplan helpilon de la naciaj idiomoj."
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89lis%C3%A9e_Reclus

No hay comentarios:
Publicar un comentario