miércoles, 23 de diciembre de 2015

Ekonomia geografio aŭ geografia ekonomio, Élisée Reclus


.....Ĉu pravas prezenti lin kiel ≪ la unuan el la ekologoj ≫ ?

Ĝ. K. – Jes, li estas pioniro de la politika ekologio, ĉar li bone vidis la neceson solvi la sociajn kaj ekologiajn problemojn laŭ granda skalo, per vera politika revolucio kaj ekonomika sanĝo de la socio. Li povas esti konsiderata ankaŭ kiel la unua granda socia ekologo, ĉar li ampleksigis la socian geografion ĝis kompleta percepto de la mondo, kiu priskribas la intiman rilaton inter sociaĵoj kaj ekologiaĵoj.....

Publikita de http://ttt.satesperanto.org/
http://satesperanto.org/PRI-ELISEE-RECLUS-ELIZEO-REKLUZO.html

En "L’homme et la Terre" (La homo kaj la Tero) aperis liaj opinioj pri la internacia lingvo (D-o Esperanto) (p. 467 kaj 468 de la sesa volumo).
"Jam la nombro de adeptoj, kiuj suriris la vojon de la praktika realigado estas tiel notinda, ke ĝi iom modifis la poŝtan statistikon. Nur dek jarojn post la naskiĝo de Esperanto, tiuj, kiuj uzas ĝin per leterinterŝanĝoj, preterpasus 120 000. Kiom da gentaj lingvoj en Afriko, en Azio, en Ameriko kaj eĉ en Eŭropo ampleksas multe pli modestan nombron da parolantoj ! La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la lingvo penetras eble eĉ pli multe en la popolamasojn ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. Tio estas ke, unuflanke, la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu renkontiĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, kontraŭaj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, sin prezentas unue al la laboristoj havantaj malmulte da libera tempo por studi. Oni tamen rimarkas ke la plimulto el la intelektuloj, ĉe la malgrandaj nacioj de sud-okcidenta Eŭropo, edukitaj al uzo de tre malmulte disvastigita lingvaĵo, devigataj turni sin al centra kaj okcidenta Eŭropo, strebas adopti Esperanton, kvankam ĝi estas ankoraŭ malriĉa por scienca uzado, mirigitaj pro la rimarkindaj avantaĝoj, kiujn ĝi havigus al ili por tuja interrilatado kun la okcidenta civilizacio.
Kurioze, jam vaste uzata estas tiu nova lingvo ; ĝi funkcias kiel organo de la homa penso, dum ĝiaj kritikantoj kaj kontraŭuloj ripetas ankoraŭ kiel arda vero ke la lingvoj neniam estis artefaritaj kreaĵoj kaj devas naskiĝi el la vivo mem de la popoloj, de ilia intima genio. Kio estas vera, tio estas ke la radikoj de ĉiu lingvaĵo estas fakte eltiritaj el primitiva fonto, kaj Esperanto estas pri tio, per sia tuta vorttrezoro, nova kaj nekontestebla ekzemplo, sed ke tiuj radikoj povas esti inĝenie nuancitaj laŭ plej rekta maniero, same kiel oni faris por ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj ; tiurilate, esceptoj forestas : ĉiuj fakuloj havas sian apartan teknikan lingvaĵon. La inventinto de Esperanto kaj tiuj, kiuj en ĉiuj landoj de la mondo donis al ĝi viglan apogon, neniel deklaras la ambicion anstataŭi la aktualajn lingvojn kun ilia tiel longa kaj bela pasinteco de literaturo kaj de filozofio ; ili proponas sian aparaton [ilon, instrumenton] de komuna interkonsento inter la nacioj kiel simplan helpilon de la naciaj idiomoj."

https://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89lis%C3%A9e_Reclus


lunes, 21 de diciembre de 2015

Lokoj kaj muziko: Madrido


Manuel Pancorbo kantas "Verŝajne temas pri Madrido" ("Pongamos que hablo de Madrid")

"Tie kie svarmas vojkruciĝoj
kie revi maron estas defi'
kien revenas ĉiam la fuĝintoj
verŝajne temas pri Madrid'...pri Madrid'....."

https://youtube.com/watch?v=9DtvVXlujgI

https://eo.wikipedia.org/wiki/Madrido

miércoles, 6 de noviembre de 2013

Machu Pikchu (Malnova Monto)


La perdita urbo - Machu Picchu
http://youtube.com/watch?v=8cTZf7vfGAY

Originala filmeto en la internacia (D-ro Esperanto)
Produktis Verda Stacio

http://eo.wikipedia.org/wiki/Maĉupikĉuo

martes, 22 de octubre de 2013

Mladá Boleslav

Mladá Boleslav estas urbo kun riĉa historio kaj evoluinta industrio. La historio de la urbo komenciĝis verŝajne en la duono de la 10-a jarcento.....

Publikita de http://mb-net.cz
http://mb-net.cz/?page=eo,pri-la-urbo-mlada-boleslav

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mladá_Boleslav

domingo, 20 de octubre de 2013

Lokoj kaj muziko: Berlino

Berlino sen vi
http://youtube.com/watch?v=530Y4a6jomI

Berlino sen vi estas la lasta kanto el la albumo de inicialoj dc "PROPAGANDA".....

http://eo.wikipedia.org/wiki/Berlino

Homoj filmis versiojn pri la video aŭ la kanto kiel:
http://youtube.com/watch?v=Fsn630roABI (Lucko sen vi)

http://youtube.com/watch?v=TyzhYrB77Ps (Naŭmburgo sen vi-Lpg)

Se iu filmu alian version, sendu ĝin al safrano_ab[a]yahoo.es
[a] = @
Ps: Ankaŭ oni povas per komento, kompreneble.


miércoles, 9 de octubre de 2013

Eble la plej fama ŝtuparo pri kino

Odeso estas Ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco.
Ĝi lokas ĉe koordinatoj 46°28′N 30°44′O.....

Publikita de http://odeso.retejo.info

http://eo.wikipedia.org/wiki/Odeso

domingo, 6 de octubre de 2013

Faka eldonaĵo

Geografia Revuo, 1956




La unua numero de majo 1956 kun foto de ĝia "redaktoro: Lic. Tibor Sekelj, Kondina 24, Beograd, Jugoslavio", kiu ankaŭ skribas la ĉef-artikolon "Esplorvojaĝo tra Amazonio". Profesie presita revuo, "Organo de la Internacia Geografa Asocio", kies membro-numeron 1 havas Sekelj, "geografia esploristo, ..., amatora antropologo kaj arĥeologo; precedencoj: 9 esplorvojagxoj kaj 7 libroj verkitaj pri ili". Sur la foto: "Virinoj el la tribo Tupari preparas la trinkaĵon faritan el maĉita maizo".....

Publikita de http://ipernity.com/home/bernardo
http://ipernity.com/doc/bernardo/4246246

 http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Geografia_Asocio