.....Herzberg situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro. En la montaro komenciĝas tuj najbare la Nacia Parko Harz kun vastaj arbaroj, antaŭ la montaro troviĝas karsta pejzaĝo kun montetoj, rokoj kaj kavernoj. Interesajn ekskursocelojn oni trovas ankaŭ en la proksimaj vilaĝoj, agrablaj feriolokoj: Sieber, Lonau, Scharzfeld kaj Pöhlde.
Herzberg estas facile atingebla de la aŭtoŝoseo A7 sur vojoj B243 kaj B27. Proksimaj flughavenoj: Hannover, Paderborn, Halle/Leipzig, Berlin, sed nek Frankfurt kaj Dortmund estas tro for.....
Publikita de http://esperanto-urbo.de
http://eo.wikipedia.org/wiki/Herzberg_am_Harz
No hay comentarios:
Publicar un comentario